la
frivola lingvouzado de Fraŭlino Suferno.
"Ĉu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas
diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontraŭstarigas ilin, mi certigu
vin. Ekde la anonco pri la fianĉiĝo de Horaco—ĉu vi ne sciis ke
Horaco fianĉiĝis? Nu, li edziĝas kun unu el la filinoj de Episkopo
Torburjo: la ruĝharulino verkinta la romanon kiun ĉiuj priparolas:
_Ĉi Tiu Karno Mia_. Ili geedziĝos en la katedralo. Kompreneble,
Horaco
_rajtas_, ĉar estis Leilino kiu—sed, kiel mi diras, ne estas la plej
_eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."
La pensadoj de S-rino Lidkoto refuĝis al tio kion ŝi diris al Ido
la antaŭan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antaŭe mi ne okupis
grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en
tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj ŝanĝoj kaj pelmelaj
realĝustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezaĵoj, estis
spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita
sub
ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, ŝi ekvidis la ĥaoson laŭ
nova angulo kaj ordo ŝajnis ekmoviĝi sur la malplenon. Se la malnovaj
procedoj ŝanĝiĝis, ŝia kazo ŝanĝiĝis kun ili. Ankaŭ ŝi estis
parto de la ĝenerala realĝustigo, eta ero de la nova kondutmodelo
evoluigita en pli aŭdacaj, pli liberaj akordoj. Ĉar ŝia filino havis
nenian punon por pagi, ĉu ankaŭ ŝi mem ne liberiĝis pro la sama
influo? La riĉaj postlasitaĵoj de juneco kaj ĝojo jam foriris. Sed
ĉu ne restis sufiĉe da tempo por kunigi novajn provizojn da feliĉo?
Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke ŝi sentu. Li
jam tuj vidis kiel la ŝanĝo en la situacio de la filino estigos
ŝanĝon en la koncepto de la patrino pri ŝia aparta situacio. Preskaŭ
ŝajnis—sufiĉe mirinde!—ke la malsaĝeco de Leilino fariĝis rimedo
por senkulpigi la malsaĝecon de ŝi mem.
* * * * *
Ĉion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la
filina
ĉirkaŭbrako. Malnature estis, preskaŭ terure, ekstari sur stranga
sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentraĵoj,
floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima
konfuzo ekvidi Leilinon, senĉapelan, ridantan, aŭtoritatan, dum
stranga juna viro ĝoje eĥadis ŝian saluton kaj transkomunikis
ŝiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon
kontraŭbrusten kaj aŭdis la filinon diri kontraŭorelen "Ĉio en ordo,
vi maljuna karulino!", ĉiu cetera sento perdiĝis en la profunda
efekto
de bonfarto kiun estigis la nura ĉirkaŭbrako de Leilino.
La efekto restis ankoraŭ ĉe ŝi, varmigante ŝiajn vejnojn kaj
tremetigante plaĉe ŝian koron dum ŝi supreniris al sia ĉambro
post la tagmanĝo. Iom limigite pro la ĉeesto de vizitantoj, kaj
ne tro bedaŭrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan
interparoladon" kun sia filino pri kiu ŝi sentis sin iel tremete
malpreta, ŝi retiriĝis, pretekstante laciĝon, al la helluma luksa
dormĉambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono
ŝin kunpremi. La ĉambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el
ŝia Florenca apartamenteto. Sed ĉefe imponis al ŝi ne la nivelo de
riĉeco sugestita per la voĉtono de ŝia filino kiam ŝi aludis la
ĉambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblaĵoj. Temis
pri
la aspekto kiun la ĉambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun
la perspektivo de la subfenestraj ĝardenoj, tiu ŝajna apartenado al
aparta "establaĵo"—al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj